Gramatiko ŝerce kaj serioze

Ni daǔrigas la serion de materialoj pri ĝenerala lingvouzado kaj bona stilo, verkitaj de fama E-verkisto W. Auld (el libro “Kulturo kaj internacia lingvo”).

Rolo de la bongusto

Je ĉiu paŝo, do, oni disponas, pli-malpli nekonscie, pri amaso da esprimeblecoj. Kiam Zamenhof verkis la esperantistan himnon “La Espero”, li estus povinta skribi ekzemple:

Nova sento venis en la mondon,
Tra la mondo vojo forta iras;
Facilvente flugi ĝi trans ondon
Ĝis ĝi ĉoujn lokojn jam alspiras.

En la mondon venis sento nova,
Forta voko iras tra la mondo;
Perflugile vento facilblova
Flugu jam de homa rond’ al rondo.

Sed ne. Li elektis skribi:

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.

Kononova Svetlana [Kaĉkanar, Rusio]

La preferindeco de lia teksto estas klara al ĉiu sana orelo (se vi dubas, provu kanti la variantojn!), kaj certe nekonscie li elektis ĝin. Sed la rolo antaŭ ĉio de poeto estas trovi la ĝustan lingvan formon por la konceptoj… Elekto de la plej bona kaj trafa estas afero de bongusto, kiu malgraŭ opinidiferencoj en lingvotaksado estas konstatebla kaj eĉ mezurebla fenomeno. Grandaj verkistoj estas plej ofte tiuj, kiuj altgrade posedas lingvan bonguston…

Abundaj alternativoj

Ne nur pri vortordo regas elektebleco laŭ bongusto. Alternativoj abundas ĉiam, dank’ al la strukturo de la lingvo.

Ekzistas elekto, ekzemple, inter adjekta prepozitivo kaj samsignifa adverbo. Depende de la kunteksto, oni povas diri per facila gesto aŭ facilgeste; laŭ alia maniero aŭ alimaniere; dum multaj jaroj aŭ multjare, k.t.p. Adverbo povas roli ankaŭ priskribe aŭ kompare:oni laboras kiel volontulo aŭ volontule; knabo kuras kiel leporo aŭ lepore… Tiu rimedo estas ofte konciziga.

Konciziga estas ankaŭ la ebleco diri: plenumitas anstataŭ estas plenumita, venontis anstataŭ estis venonta, k.s. Tiuj formoj estas korektaj kaj laŭ regule formitaj; oni ofte proponas ilin, kvankam ili malofte uzatas…Ilia uzado aŭ neuzado estas afero de gusto.

Multaj kontraŭloj de Esperanto asertas, kvazaŭ tio estus memevidentaĵo, ke “kompreneble”en Esperanto ne ekzistas sinonimoj. Kulpas ni mem pri tiu fuŝa aserto, ĉar niaj unuopaj vortaroj plej ofte ne registras ĉiujn formojn efektive ekzistantajn… Ni mem do ofte kondutas kvazaŭ nur unu esprimformo estus ebla. Sed la vortprovizo de Esperanto deriviĝas dumaniere. Povas troviĝi por iu nocio radiko kaj ankaŭ almenaŭ unu kunmetita vorto.

Konsideru, ekzemple la parojn:

sobra / malebria; afabla / bonkora; soldato / militisto; pirato / kaperisto; filantropo / bonfaremulo; paro / duo; zorgoplena / angoreta. Konsideru la triojn: barbiro / hartondisto / frizisto; pigra / mallaborema / malpenema; descendi / malsupreniri / desupri. Konsideru la serion (tute ne kompletan): putino, malĉastulino, amoristino, ĉiesulino, stratulino, prostitutino, amaĵistino, k.t.p. Kiel en aliaj lingvoj, inter sinonimoj ofte sentiĝas nuanca diferenceto sed ili estas sinonimaj. Ankaŭ elekto de la ĝusta vorto venas sub la rubrikon estetiko aŭ bongusto.

Elekto, kiun ofte frontas precipe la prozverkistoj, estas; ĉu aktivo aŭ pasivo? Ĉu mi skribu, ekzemple: La poŝtisto estis mordita de hundo aŭ La poŝtiston mordis hundo? Tute klare, ambaŭ estas ĝustaj. Elekto dependas de stilfaktoroj: eleganteco, klareco, la ĝenerala etoso de la kunteksto. Tro abunda sinsekvado de pasivoj nepre efikas peze, kaj ne malofte fariĝas pro tio malfacile sekvi senĝene la sencon. Iom da eleganta variado samtempe faciligas la fluadon de la teksto kaj agrable variigas ĝin. Ekzemple, ambaŭ jenaj propozicioj estas tute bonaj: Mia rigardo de tempo al tempo estis allogata de la nur malforte brilanta spegulo. La luno estis preskaŭ tute forkaŝita de la nuboj…

Cetere, ni gardu nin kontraŭ unu danĝero tradukante: lingvoj strukture malsimilas inter si, kaj strukturo bela en originalo povas iĝi malbela en tro laŭvorta traduko, ekzemple, sinsekvo de pasivoj eleganta en la angla povas fariĝi tede peza se tradukanto tro sklave reproduktas tiun sinsekvon!

Similaj eblecoj svarmas, cetere. Ĉu mi diru belas aŭ estas bela, vomemas aŭ estas vomema, kaj kia diferenco nuancas inter la alternativoj? Kien mi starigu adverbon: ĉu mi diru, mi rapide trarigardis la gazeton, mi trarigardis rapide la gazeton, aŭ mi trarigardis la gazeton rapide? …Sed respondon al la starigitaj kaj similaj demandoj oni trovu per zorga studado de rekonataj stilistoj (ekzemple Zamenhof, Kabe, Baĝy, Forge, Szilagyi,k.a.). Modeloj ne mankas al ni, kaj ili estas pli fidindaj ol ĉiaj teoriaĵoj.

 

“pli” kaj “plu”

La diferenco inter pli kaj plu estas tio, ke pli montras pli altan gradon kaj plu indikas daŭron.

Pli rilatas al nombro kaj kvanto: donu pli da pomoj. Plu signifas daŭron pri tempo kaj loko: plu pagi, plu labori, plu marŝi . “Mi ne deziras pli (multe) da kafo” signifas, ke mi estas kontenta pri tio, kion mi jam ricevis. “Mi ne deziras plu kafon” = antaŭe mi deziris, sed nun mi ne plu deziras. “La aeroplano leviĝis pli alten” (ol ĝi antaŭe estis). ”La aeroplano leviĝis plu supren” (= daŭrigis la supreniĝadon).

Plu estas uzata ankaŭ kun la finaĵo -“e”; “Ni iru plue!” Necesokaze, kiam oni volas montri direkton oni uzas ĝin ankaŭ akuzative: ”Li iris kelkajn paŝojn pluen.”

Kelkfoje oni kunmetas plu kun verbo: ”Post mallonga halto li pluiris” (aŭ iris plu, iris plue).

Ne plu estas alia, ol jam ne, kvankam la diferenco estas nur malgranda: “Mi jam ne iros hodiaŭ al frizisto” = mi intencis iri hodiaŭ, sed ne iros; aliparte: ”Mi ne plu vizitados tiun friziston” = mi fakte vizitadis lin antaŭe, sed de nun mi ne daŭrigos (ĉesigos) miajn vizitojn.

Ne jam = ankoraŭ ne. “La leterportisto ne jam venis hodiau” = ankoraŭ ne venis hodiaŭ. D-ro Zamenhof rekomendis uzi ankoraŭ ne.

Ankoraŭ, jam, plu

Ankoraŭ havas du sencojn: 1) aldone, ree, pli. Ekzemple: ”Mi petas ankoraŭ unu tason da kafo.” “Mi intencas resti tie ĉi ankoraŭ kelkajn tagojn. Diru tion ankoraŭ unu fojon (aŭ ankoraŭfoje)!” kaj 2) ĝis nun. Ekzemple: ”La prezentado ankoraŭ ne komenciĝis.” “Li ne estis ankoraŭ tie ĉi”. “La ĉambro ne estas ankoraŭ varma”.

Jam — ekzemple: “La prezentado jam komenciĝis.” “Li jam estas tie ĉi.” “La ĉambro estas jam varma.”

Krom daŭrigo, kiun ni pritraktis antaŭe, plu montras kun nea vorto ankaŭ ĉesigon de ago aŭ stato: “Li ne estas plu tie ĉi” “La ĉambro ne estas plu varma”. “Mi ne kredas plu vin.”

Kelkaj uzas en ĉiuj tri okazoj jam: “La infano ne jam (=ankoraŭ ne) ploras”. “La infano jam ploras”. La infano jam ne ploras”. Sed pli klare estas: ”La infano ankoraŭ ne ploras”. “La infano jam ploras”. “La infano plu ne ploras”. Kelkaj lokigas la vorton ne ĉiam antaŭ plu: “Mi ne plu kredas tion”.

 

bildo de Anna Kornjuĥina [Barnaul, Rusio]

Понравилась статья? Поделиться с друзьями:
Добавить комментарий

;-) :| :x :twisted: :smile: :shock: :sad: :roll: :razz: :oops: :o :mrgreen: :lol: :idea: :grin: :evil: :cry: :cool: :arrow: :???: :?: :!: