Verkoj de niaj legantoj

Heroo de kolektitaj ĉi tie diversĝenraj verkoj, ricevitaj el diversaj landoj, estas hejma lanuga amiko de homo.

Lui Laiqing [Yaan, Ĉinio]

Kato sur la luno

Foje vespere, kiam mi jam preskaŭ dormis, subite mi ekaŭdis, ke iu skrapas ĉe la fenestro kaj vokas min.

Mi proksimiĝis al la fenestro, malfermis ĝin kaj ekvidis mian konaton Georg, kiu loĝis sur la luno.

— Kara amiko, – diris li, – mi bezonas vian helpon.

— Mi ĉiam ĝojas helpi vin, – respondis mi. — Kio okazis?

— Musoj, – respondis li. – Sur la luno estas tiom da musoj, ke neniu volas loĝi tie, kaj mi ne povas edziĝi. Ĉar la virinoj timas musojn! Konsilu al mi, kion fari?

— Kaj krom tio la musoj ronĝas la lunon kaj ĝi iĝas pli kaj pli maldika, jam restis nur unusola lun-arko?. Fin-fine ili eĉ ĝin formanĝos, kaj mi estos deviigata fari la lunon dekomence. Kaj tiel okazadas post ĉiuj 28 tagoj!

— Jes, malbonas la afero. Kiel mi povas helpi vin? – Momente mi renkontis okulojn de mia katino.

— Miaŭ-miaŭ! – diris ŝi.

— Belege, — respondis mi. – Mirinde, mirinde!

La katino forflugis kun Georg al la uno kaj fortimigis tie ĉiujn musojn. Nun ŝi jam revenis kaj kiel kutime dormas ĉe mia kuirejo. Kaj Georg fin-fine edziĝis. Nomo de lia edzino estas Mari. Kaj li estas feliĉa.

bildo de Izmajlova Luiza [Kuzneck, Rusio]

Santi Elena Bullo [Mestre, Italio]

Malgranda kato
Malgranda kato observas
kun verdaj okuloj
mian vizaĝon. Ĝi proksimigas
sian nazeton al mia vango.
Ĝi plezure ronronas apud mi,
Ĝian veluran nigran haron
mi plezure karesas...
verdaj okuloj ameme rigardas
min... kia al ĝi mi ŝajnas?

bildo de Santi Elena Bullo [Mestre, Italio]

 

Trovis kaj esperantigis Opletajev Vladimir [Surgut, Rusio]

La kataj reguloj (konsiloj)

Tualeto

Vizitu necesejon ĉiam kune kun la Homo. Vi bezonas nenion fari – nur sidiĝu apude kaj nepre gapu ĝin per rondaj okuloj.

Pordo

Neniam lasu pordojn en la loĝejo fermitaj! Por malfermi la pordon necesas leviĝi sur la malantaŭaj piedoj kaj per la antaŭaj puŝi ĝin (iufoje estas rekomendate anticipe iom pendi sur la anso). Post kiam la pordo estos malfermita, vi povas plu paŝi por viaj aferoj. Se vi sukcesos malfermi la enirpordon, ne foriru! – sidiĝu apude kaj iom cerbumu. Speciale utila estas ĉi tiu proceduro dum pluvo, vento aŭ forta frosto.

Helpo

Se iu homo faras nenion, sed la alia male estas superŝutita de laboro, nepre restu apud la lasta. Tio estas nomata “helpi”. Jen kelkaj reguloj:

se la Homo kuiras starante, kaŝu vin post ĝia maldekstra piedo – tiel vi estos apenaŭ atentata kaj vi havos pli multe da ŝancoj, ke oni surtretos kaj sekve enbrakumos kaj poste karesos vin;

se la Homo legas libron, lokiĝu ĉe lia vizaĝo, preferinde inter ĝiaj okuloj kaj la libro, se vi nur ne povas kuŝiĝi senpere sur la libron;

se la Homo okupiĝas pri paperoj, sternu vin sur ili por kovri kiel eble pli multe da teksto, sed “vekiĝu” intermite kaj pelu perpiede skribilon aŭ krajonon.

Se oni vin forflankigis, sidu ĉe la tablorando kaj rigardu la Homon per tristaj okuloj – oni nepre surbrakumos kaj karesos vin;

se la Homo legas gazeton, disfaldinte ĝin antaŭ si, necesas nepre salti ekzakte en la mezon de la gazeto. Homoj ŝatas saltojn;

se la Homo laboras ĉe komputilo, promenu sur la klavaro, provu kapti indikilon

de museto surerkrane, kaj poste kuŝiĝu sur la manoj de la Homo, kiam ĝi estos nur ektajpanta.

Irado

Kiel eble pli ofte kaj pli rapide preterkuru antaŭ la piedoj de la Homo, kiam ĝi estas ien iranta. Aparte utile farendas tio, kiam la Homo portas ion grandan – sur ŝtuparo kaj en mallumo. Tio helpas al la Homo evoluigi reakciojn kaj reguligi movojn.

Dormo

Nokte dormu nepre sur la Homo, laŭeble tiel, ke ĝi ne povu sin turni. Estas tre utile dormi sur la kapo de la Homo.

Kaŝado

Iufoje kaŝu vin en la lokoj, kie la Homo ne povos vin kapti, neniaokaze reaperu dum tri-kvar horoj. La Homon panikos (oni ŝatas tion) la penso, ke vi forkuris aŭ falis de sur la balkono. Kiam vi revenos, oni nepre levos vin sur la brakon kaj karesos vin, eble eĉ oni kisos vin, kaj vi ricevos duoble pli da manĝaĵo ol kutime!

Ankoraŭ unu konsilo

Pli ofte saltu sur kurtenojn aŭ vestojn kaj pendu je la antaŭaj piedoj – tio estas tre utila kaj krome, homoj ŝatas “maŝojn”.

Lasta konsilo

Kiel eble pli ofte grimpu sur la bruston aŭ ŝultrojn de la Homo, por ke vi estu pli proksima al ĝia vizaĝo. Poste turnu al ĝi vian malantaŭon kaj levu la voston – homoj ŝatas tion! Ne forgesu fari la samon, kiam vian Homon vizitas Gastoj.

Понравилась статья? Поделиться с друзьями:
Добавить комментарий

;-) :| :x :twisted: :smile: :shock: :sad: :roll: :razz: :oops: :o :mrgreen: :lol: :idea: :grin: :evil: :cry: :cool: :arrow: :???: :?: :!: