Diversaj ondoj el bunta mondo

Ĉi – aŭtune laŭ invito partopreni la 92-an Japanan Esperanto-Kongreson, ni vizitis mirindan kaj belegan landon Japanion, landon kun riĉaj kulturaj tradicioj. La organizantoj de la E-kongreso afable disponigis al ni eblon partopreni en vera japana Te-ceremonio, pri kiu ni antaŭe multe aŭdis kaj legis. Ĝi estas vere ĝuinda nacia tradicio kaj ni volus rakonti pri ĝi en la rubriko “Diversaj ondoj el bunta mondo”.

Japana Tea ceremonio

Ekzotika kaj tial alloga por multaj te-ceremonio estas tre respektata tradicia arto por Japanio. Ĝi estis establita ankoraŭ en la 16-a jarcento de elstara te-ceremoniisto SEN Rikjuu ekzistas jam pli ol 400 jarojn. Fama majstro SEN Rikjuu kompletigis ĝin ĝis ĝia strikta klasika formo, kiu aspektas kiel perfekta rita filozofia spektaklo. Oni ankaŭ nomas te-ceremonion “la sinteza arto”.

Laŭ etiketo oni okazigas te-ceremonion en ne tre granda sed noblaspekta ejo, uzante por te-kuirado specialan ilaron el ceramiko, bambuo, nobla ligno. Por la plena ceremonio oni bezonas kvarhoran tempon kaj ĝi konsistas el tri partoj: mem la zorga kuirado de teo, poste sekvas ceremonio de gustumado de densa teo kaj fine gustumado de maldensa teo. Te-ceremoniisto preparas ĉion tre atente kaj koncentrinte je procedo de te-kuirado; per agrablaj movoj, kun riverenco transdonas te-tason dekomence al plej honora gasto kaj poste laŭ vice al ceteraj ĉeestantoj. Gastoj, sidante sur tatamoj surgenue, ĝuante malstreĉan kaj komfortan etoson, gustumas dekomence iun dolĉaĵon kaj poste verdan densan ŝaŭmigitan teon.

Kutime pendigita en la ĉambreto kaligrafaĵo, povas esti ankaŭ bela bildo, rafinita floraranĝo esprimas la sezonsenton de la te-ceremonio.

Jam laŭvoje al domo de te-ceremonio gastoj agordiĝas je interna harmonio, liberiĝas de ĉiutaga tumulto kaj sekvanta poste te-ceremonio mem, senĝena konversacio pri arto kaj beleco, vere iĝas civita fluto de trankvileco, harmonio kaj kreskigas internajn fortojn de homo, vivanta en ordinare febra, rapida moderna vivo.

Preparado de teo dum te-ceremonio en ĝardeno Sankeien en urbo Jokohama, Japanio

Karaj amikoj! Tradicioj de diversaj popoloj ĉiam estas unikaj kaj interesaj. Uzante la okazon ni invitas vin rakonti pri popolaj aǔ lokaj tradicioj, kiuj ekzistas aǔ ekzistis ĉe via popolo, en via lando aǔ en via loĝloko. Ni plezure publikigos viajn rakontojn sur paĝoj de “Komencanto”!

Понравилась статья? Поделиться с друзьями:
Добавить комментарий

;-) :| :x :twisted: :smile: :shock: :sad: :roll: :razz: :oops: :o :mrgreen: :lol: :idea: :grin: :evil: :cry: :cool: :arrow: :???: :?: :!: