Redakcie

Karaj legantoj!

Ni volas certigi vin, ke iom malgaja aǔtuna humoro, kiun kutime portas tiu ĉi jarsezono, respeguliĝas nur en la bildo sur la kovrilo. En ĉio cetera tiu ĉi numero de “K”, male, penos forlogi vin de malĝojigaj pensoj, eble kaǔzitaj de aǔtuno, kaj agordi vin aktive, verkeme kaj scivoleme.

Do, ĉi-foje vi povas legi en “Komencanto” tre interesan rakonton de fama verkisto kaj akademiano Baldur Ragnarsson pri lia sperto de lernado de Esperanto, kiu konvinkas nin, ke lerni Esperanton eblas eĉ en izoleco, ne havante instruiston apude kaj uzante nur malgrandan lernolibron. Kaj tio ne malhelpos poste iĝi elstara, monde konata esperantisto kaj multon atingi sur E-kampo.

Unu el la temoj de tiu ĉi numero estas katoj. Ĉi tie vi povas konstati, kiom diversĝenraj povas esti verkoj pri tiuj ĉi, ŝatataj de multaj, hejmaj bestoj: nia aǔtorino el Italio Santi Elena Bullo poetike priskribas sian katon; debutanto el Ĉinio Liu Laiqing rakontas fantastikan sonĝon pri sia katino; aǔtoro el Rusio V. Opletajev amuzas nin per sia traduko de humuraj “kataj reguloj”. Ankoraǔ iom da pri katoj vi povas ekscii legante rubrikon “la praktiko”, kie ni prezentas al vi Esperanto-organizaĵon “Rondo-Kato”.

Nia fidela legantino kaj aǔtorino Ginette Martin el Francio ĉiam ĝojigas nin per iu nekutima materialo, neordinaraj malkovroj aǔ observoj en vivo. Ankaǔ ĉi foje estas nepre leginda ŝia traduko prezentita en rubriko “ĉu vi scias?”.

Publikigo de rakonto pri japana Tea ceremonio reflektas nian propran deziron kiel eble diskonigi kulturajn valorojn de diversaj malsimilaj “mondoj” sur paĝoj de nia periodaĵo.

En tiu ĉi numero vi povos legi ankoraǔ unu artikolon de W. Auld pri tio, kiel atingi bonan stilon en lingvouzado kaj en verkado. Ni esperas, ke ankaǔ niaj mallongaj gramatikaj lecionoj utilos por multaj el vi.

Espereble, humuraĵoj de tiu ĉi numero elvokos viajn ridetojn kaj agordos vin ankaǔ bonhumore.

La redakcio dankas s-ron

J. Tilman Williams

el Usono pro la mondonaco al “Komencanto”

$50

Понравилась статья? Поделиться с друзьями:
Добавить комментарий

;-) :| :x :twisted: :smile: :shock: :sad: :roll: :razz: :oops: :o :mrgreen: :lol: :idea: :grin: :evil: :cry: :cool: :arrow: :???: :?: :!: