Kiel tio komenciĝis

Baldur Ragnarsson

Baldur Ragnarsson, 1930. Islandano; instruisto, lerneja ĉefinspektoro. Ano de Verkista Asocio de Islando. Verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. Lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949. Aktivas movade (lande kaj internacie) ekde 1952. Prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj. Prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA 1975-85. Akademiano ekde 1979. Estrarano de UEA pri kulturo kaj eduko 1980-86. Vicprezidanto de UEA 1980-83. LKK-prezidanto de la Rejkjavika UK (1977). Redakciano de Norda Prismo 1958-1974. “Arĝenta sprono de KOKO” pro originala verkado 1964.

…mia Esperanta verkisteco estas al mi pli kara

Mian knabaĝon mi pasigis en vilaĝo ĉe unu el la multaj fjordoj, kiuj tranĉas la bordojn de Orienta Islando. Ambaŭflanke de tiu fjordo altaj montoj levas siajn pintojn al la ĉielo. La fjordo mem estas profunda kaj riĉa je fiŝoj. La infanoj vivis libere, grimpante sur la deklivoj de la montoj aŭ hokante fiŝetojn de sur la multaj lignaj varfoj dise starantaj laŭlonge de la vilaĝa bordo. Ili ankaŭ frue partoprenis la laborojn de la plenkreskuloj, precipe dum la somero. Dum la vintro ili kompreneble devis ĉeesti la lernejon, la solan en la vilaĝo.

En tiu lernejo instruis mia patro. Kaj ĉar li estis homo edukita li devis ankaŭ okupi sin pri diversaj aliaj aferoj de kulturo. Li prizorgis la komunan bibliotekon, aranĝis teatraĵojn, faris paroladojn je solenaĵoj. Li edukiĝis en la Pedagogia Lernejo en la ĉefurbo Rejkjaviko. Unu el liaj kunstudantoj tie estis fervora esperantisto. Li havis la kutimon saluti la kunulojn matene en Esperanto: “Bonan tagon!”. Tion diris al mi mia patro. Dudek jarojn poste mi havis la okazon paroli kun tiu homo, tiam estro de duagrada lernejo. Li ne forgesis sian Esperanton, sed estis tro okupita por partopreni aktivadon por la lingvo. Mi diris al li mian ekkoniĝon kun Esperanto pere de lia siatempa “Bonan tagon”– saluto. Tio lin amuzis kaj ĝojigis.

En mia hejma vilaĝo estis ŝuisto, kiu tenis malgrandan librovendejon en ĉambro apud sia laborejo. Tie inter popularaj romanoj, biografiaj libroj kaj tradiciaj poemaroj mi trovis lernolibron de Esperanto. Ĝi enhavis mallongan gramatikon en la islanda lingvo sen ekzercoj, kaj legmaterialon. Mi aĉetis tiun libron pro scivolemo kaj eble kun iom neklara intenco ĝin iam trastudi. Tiam mi havis 14 jarojn. Sekvis du jaroj en duagrada lernejo. La tempo por Esperanto ankoraŭ ne venis.

Kaj jen mi trovis min en Akureyri, urbo en Norda Islando. Unuajara gimnaziano. Iun tagon mi rimarkis en montrofenestro de librovendejo libron kies titolo tuj frapis min rememorige pri mia knabaĝa intereso. Mi eniris kaj petis permeson rigardi la libron. Mi tuj konstatis, ke mi tenis ion eksterordinaran en la mano: la unuan lernolibron de Esperanto en la islanda lingvo, eldonitan en 1909. Temis pri libro bazita sur la fama lernolibro de Théophile Cart, L’ esperanto en dix leçons – Esperanto en dek lecionoj (1902). La islanda versio, farita de Thorsteinn Thorsteinsson, pioniro de Esperanto en Islando (1880-1979), estis iom pli ampleksa ol la originalo, havanta 12 lecionojn kaj sufiĉe detalan Esperantan-islandan vortaron. Kompreneble mi aĉetis la libron, neniel antaŭsentante, kiom multe ĝi influos mian vivon.

Dum la sekvanta somero mi laboris kiel ordinara voj-laboristo en certa valo en montara regiono en Orienta Islando. Ni estis kune dudek homoj kaj loĝis en tendoj. Mi kunportis mian lernolibron de Esperanto kaj komencis ĝin studi en la vesperoj post la taglaboro. Mia kuntendano estis homo, tridek jarojn pli aĝa ol mi, bonkorulo, kiu tre respektis mian “edukitecon”, preparis nian kafon kaj plenumis ĉiujn farendaĵojn de nia komuna tendara vivo, iusence mi povas danki al li la senzorgan cirkonstancon de mia Esperanto-lernado. Preskaŭ tuj mi estis tiom kaptita de la lingvo, ke mi uzis duonon de la tagmeza manĝopaŭzo por lernado, mi ankaŭ kunportis la libron en mia poŝo al la laboro kaj legis kelkajn frazojn en paŭzoj, kiuj ofte doniĝis.

Kiel supozeble tia dinamika metodo, motivita kaj motorita de entuziasmo pri la lingvo mem, nepre donas rapidajn rezultojn: en la aŭtuno post kelksemajna studo mi jam komencis korespondi kun eksterlanda esperantisto, svisa poŝtisto, kies nomon mi hazarde trovis. Kaj ne nur tio. Ege grava por mi estis preskaŭ tuja kontakto kun la frua periodo de la lingvo. Tiel estis, ke mia antaŭa instruisto en la duagrada lernejo, informita de mia patro pri miaj Esperanto-studoj, sendis al mi kelkajn librojn el la postlasitaj posedaĵoj de biena laboristo, kiu ĵus mortis. Tiu homo estis unu el la plej fruaj esperantistoj en Islando kaj abonis revuojn kaj mendis librojn el eksterlando. Inter tiuj estis binditaj jarkolektoj de la revuoj Lingvo internacia kaj Juna esperantisto, la poemaro El parnaso de popoloj de Grabowski kaj Estu homo! , traduko el la franca de Samuel Meyer. Pri tiu laste menciita mi havas belan memoraĵon. Kutime ni, la vojlaboristoj, veturis sabate hejmen kaj reiris al la envala tendaro dimanĉe vespere. Ni veturis per ŝarĝaŭtomobilo, sidantaj sur sendorsaj benkoj en ŝirmejo fiksita sur la platplanko de la aŭto. Estis libera loko malantaŭ la ŝirmejo kaj tie ni, la junuloj, ofte sidis por amuzo sur la plankfino. Tiel okazis, ke dum la aŭto transveturis malgrandan, senpontan rivereton mi, sidanta sur tiu riska loko, tiam legante la libron Estu homo!, subite ĝin perdis el la mano en la rivereton. Mi tuj kriis al la ŝoforo, ke li haltigu la aŭton, kion li faris, ektimante ke okazis akcidento. Feliĉe ne estis tiel, mi ensaltis la rivereton kaj elsavis la libron, nur iomete malsekan. Ankoraŭ hodiaŭ mi konservas tiun libron, ĝi montras ankoraŭ frontpaĝe la signon pri tiu aventuro.

Ĉiuj tiuj libroj devenas el la jaroj 1912 – 1913. Jen do legmaterialo, kiu kvazaŭ eksplode vastigis mian horizonton kaj maturige influis mian sintenon al la lingvo kaj ĝia kulturo.

Fininte la gimazion mi transloĝiĝis al Rejkaviko por studi en universitato. Jam tiam mi fianĉiĝis al mia samklasanino Thorey, kiu ankaŭ lernis Esperanton. Ankaªŭ ŝia patro estis elstara esperantisto. Kiam mi vizitis unuafoje la hejmon de miaj estontaj bogepatroj – tiam ankoraŭ gimnaziano – la patro de mia fianĉino, pastro Halldor Kolbeins, alparolis min en Esperanto, kaj nur post duonhoro li ŝanĝis al la islanda. Ankaŭ nia filo Ragnar flue parolas Esperanton. Do ni havas ĉi tie tri generaciojn de esperantistoj.

Veninte al la ĉefurbo mi tuj aliĝis al la Esperanto-societo tie, al kiu mi apartenis ĉiam poste. Mi baldaŭ komencis verki en la lingvo, unue poemojn. Mi havas longan verkistan karieron ankaŭ en la islanda lingvo, sed mia Esperanta verkisteco estas al mi pli kara.

Mia sperto de lernado de Esperanto estas simple la jena: Nenio povas anstataŭi intereson, jes entuziasmon, en lernado de lingvo. Mi ne havis instruiston, mi lernis la lingvon en izoleco, per lernolibro malgranda, gramatike kaj literature orientita, malnaiva, fidanta al plena sindediĉo de la lernanto. Kaj mi emas kredi, ke ĝuste tia lernolibro estas la plej taŭga por subteni la intereson per sinsekve rapidaj kaj senhalte pliaj postuloj ĝis la klare antaŭvidebla fino. Tia estis la lernolibro de Th. Cart kaj tion atestis la multaj tradukoj de ĝi en aliajn lingvojn, i.a. la islandan. Kaj feliĉe estis tia libro, kiu trafis en miajn junulajn manojn antaŭ pli ol kvindek jaroj.

Baldur Ragnarsson

Poemoj

Sunoŝaǔme maro ŝvebas

Sunoŝaǔme maro ŝvebas
sub la klar’ de l’ norda bluo,
for de l’ bordo ŝipo velas
pruon vipas onda fluo.

Gaje dancas sur la ondoj
sub lazura ark’ ĉiela
mia bark’ al novaj mondoj
ekster trov’ de l’ hom’ kruela.

Ĉu atingos mi la celon
mi ne scias, tamen ĝojas,
hisas drame skuan velon
kaj en suno pluon volas.

 

Bildo de Timur Halilov [Jekaterinburg, Rusio]

Ankaŭ hodiaŭ matene…

Ni forgesis
ke ankaŭ hodiaŭ matene
sin levis la suno,
la floroj malfermis la petalojn,
la birdoj kantis kiel ordinare,
la infanoj prenis siajn ludilojn,
kaj la dolĉa vento kunportis iliajn ridojn
en la serenan bluon.

Ni forgesis tion
inter la premoj de l' vivbatalo,
blindaj, senmovaj muroj,
sub la memamaj vidoj de l' indiferento,
la premaj kalkanoj de l' malamo
kaj la murdaj pezoj de l' stulto
ŝtono
vitro
ŝtalo
ĉio senviveca
falsa kaj supra¢a.

Ni forgesis
aŭskulti la flustron de la koro
pri la nokta vivo de la maro,
pri la mola kresko de la herbo,
pri la milda silento de la lumo.

Ni forgesis
ke ankaŭ hodiaŭ matene...

Nova vivo

Hodiaŭ
la fontoj disbranĉiĝe ekpenetris
nian sekan tergrundon,
ilia zumo kresĉende sonas en ĉies oreloj
plena de bena forto kaj vekaj promesoj,
ni sentas kaŝitajn semojn ekŝveli sub niaj piedoj,
konscias ilian kreskon kiel gloran kantaton
pri la vivo.

Baldaŭ la verdaj flavaj kaj blankaj burĝonoj
aromos venke en la sinnutrada intenso,
kie antaŭe seke regis dezerto kaj soifo;
el niaj spuroj forgesitaj
leviĝos lilioj,
kaj pruviĝos niaj pensoj polvumitaj
bazangulaj ŝtonoj,
ridoj kaj larmoj de iamaj sentmomentoj
disdonemaj sunoj kaj profundoj.

Kaj ni demandos nin mem:
Kial ni estis tiel honte senesperaj?
Kial niaj okuloj estis tiel ombritaj
ke ili ne vidis?
Niaj oreloj tiel fermitaj
ke ili ne aŭdis?
Niaj mensoj tiel dormaj
kaj frostaj niaj koroj?

L’ insulo de l’ poeto

Verŝas benon brila suno
sur la teron tra l' aero,
kisas monton dolĉa vento
blovetante zuman kanton.
Al la maro mi deziras
gaje kuri por plezuro,
vidi ondojn laŭe randi
blankan bordon de la
fjordo.

Ĉe la strando bark' atenda
prenas min en sian sinon,
kaj mi celas en petolo
insuleton de l´poeto.
Dancas barko kiel korko
sur la ondoj glate rondaj,
albordiĝas por rifuĝo
ĉe kvieta laguneto.

La aromon de poemoj
mi ekstare ĝue flaras,
versoj vibras kvazaŭfebre
en zefiro dolĉe spira.
Lulaj rimoj ade zumas
kaj murmuras ŝaŭmsusure,
frapas kordojn brila bardo
senprokraste por la gasto.

Kortuŝite mi ektretas
nur la teron plej liberan,
en ekztazo elektriza
himnon aŭdas eĉ en
plaŭdo.
Fulmas penso el la transo:
Prenu eron de la tero
por ekhavi mensan levon
dum modesta vivoresto.

Tuje agi penso logas,
mi elprenas manan plenon
de poema ter' aroma,
iras for kun ĝoj' en koro.
Ĉiam poste, kiam gastoj
min vizitas sen invito,
mi regale ŝtopas ilin
per porcio poezia.

Svetlana Kononova [Kaĉkanar, Rusio]
Понравилась статья? Поделиться с друзьями:
Добавить комментарий

;-) :| :x :twisted: :smile: :shock: :sad: :roll: :razz: :oops: :o :mrgreen: :lol: :idea: :grin: :evil: :cry: :cool: :arrow: :???: :?: :!: