Ĉu vi scias?

Nia legantino el Francio Ginette Martin, foje malkovris diversajn speciojn de ĝardenposedantoj kaj ĝardenistoj. Sian tradukon de tiu amuza materialo ŝi sendis al la redakcio.

La homo ĝardeneca, tiu nekonata ulo

La diversaj specioj:

Tradukita de Ginette Martin [Soulxures/Moselotte, Francio] el la “Malgranda gvidlibro de la ĝarden-fako” de Jose-Louis Bocquet.

Homo ĝardeneca vera:

Li posedas veran ĝardenon, inter 50 m2 kaj 200 m2. Tiu-ĉi ĝardeno ĝenerale situas ĉirkaŭ aŭ apud la domo, krom la porlaborista ĝardeno situanta malproksime de la domo, kaj dediĉata nur al la ĝarden-laboro aŭ la avideco de la tereno-aĉetistoj. Tiu ĝardeno povas esti urba aŭ kampara.

Homo ĝardeneca ĝardeneta

Li loĝas ĝenerale en urbo, ĉe la ter-etaĝo de granda domo aŭ en urba dometo; kaj mirakle disponas pri kelkaj kvadrataj metroj da herbo, 4 aŭ 5 m2. La ĝardeno estas nomata de la urbo-planistoj: “privateca ĝardeno”.

Homo ĝardeneca balkoneta

Ankaŭ li loĝas en urbo, sed en blok-domo. Li disponas nur pri balkono. Specialisto de la flor-kestoj kaj de la herbo por katoj.

Homo ĝardeneca salona

Li vivas en granda domo kaj ne posedas balkonon. Li devas kalkuli pri la sun-radioj filtritaj de la fenestroj. Se la salono ricevas sufiĉe da ili, ĝi povas iĝi ĝangalo. Tiu homo estas specialisto de la ekzotika verda planto en poto. Atentu, salono malbone orientita povas transformi tiun ĝardeniston en adepton de la plasta planto. (vidu pli sube).

Homo ĝardeneca kampara

Li kultivas neeviteble pli grandan ĝardenon, ol la urbano. Ambaŭ havas nur du manojn kaj nur unu ŝpaton. Sed preter kelkaj centoj de m2, oni ne plu estas ĝardenisto sed agrikulturisto.

Homo ĝardeneca kampara pensionata

Pro tro longa urba vivo, al tiu homo mankas sperto. Specialisto de la vundoj pro marŝado sur la dentoj de la kruelaj rastiloj, kaŝitaj en la herbo, kiuj atendas siajn viktimojn, ktp… Ofta kliento por la kuracistoj de la okuloj aŭ de la dentoj.

Homo ĝardeneca plastika

Li elektis verdajn plantojn kaj florojn el plasto. “Estas pli praktike” li deklaras. La legado de la sekvaj paĝoj ne utilos al li. Ni do adiaŭas lin de nun en tiu-ĉi parto de la libro.

Понравилась статья? Поделиться с друзьями:
Добавить комментарий

;-) :| :x :twisted: :smile: :shock: :sad: :roll: :razz: :oops: :o :mrgreen: :lol: :idea: :grin: :evil: :cry: :cool: :arrow: :???: :?: :!: