Komencanto (8)

Redakcie

Karaj legantoj!

Jen ni atingis la 8-an numeron de 1999-a jaro. Per tiu-ĉi kajero kompletiĝas la dua jaro seninterrompa aperado de KOMENCANTO.

Dum 2000-a jaro ni vidos nian revuon ne nur pli multpaĝan ol en 1999, sed pli viglan, gajan, enhavriĉan kaj interesan. Vin atendos agrabla legado.

Uzante la okazon mi invitas niajn malnovajn legantojn pli aktive partopreni en la enhavo de “K” kaj la novajn – esti pli kuraĝaj kaj aŭdacaj kaj verki kaj pentri por KOMENCANTO. Vian nomon oni ekkonos en pli ol 20 landoj de la mondo!

Sukcesan laboron al niaj perantoj por la 2000-a jaro. Viaj sukcesoj estas ankaŭ niaj sukcesoj!

Ni deziras al ĉiuj feliĉan novan 2000-an jaron, veran krean’ inspiron!

ESPERANTO kaj TURISMO

Per tiu-ĉi publikaĵoj ni finas nian ĉi-jaran “la ĉefan temon”.

Ĉi-sube ni prezentas du praktikajn ekzemplojn de uzado de la internacia lingvo por vojaĝi. La unua estas porvojaĝa turisma esperantista agentejo el Usono ESPERANTO VOJAĜSERVO, kiun kreis kaĵ sukcese stiras sur la verdaj ondoj de Esperanto Lusi Harmon.

La dua estas BEMl – tre interesa komunumo de esperantistoj-biciklistoj – homoj, kiuj posedas Esperanton kaj samtempe ŝatas bicikli. Ili organizas internaciajn karavanojn kaj promenadas tra la mondo en kompanio de siaj samideanoj.

Esperanto-Vojaĝservo
6104 La Salle Av
Oakland CA 94611
☎️ 510/339-2001
📠 510/531-0152
💻 lusiharmon@aol.com

Esperanto Vojaĝ-Servo (EVS) estis kreita antaŭ pli ol 17 jaroj por servi vojaĝemajn esperantistojn. La unuaj klientoj de EVS estis Usonanoj kaj Kanadanoj kaj foje Meksikianoj, kaj baziĝis je vojaĝaranĝoj cele al la Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj naciaj aŭ regionaj kongresoj en Usono kaj Kanado.

Lige kun vojaĝoj al UK-oj, EVS komencis aranĝi post-UK ekskursojn por sia klientaro. Tiuj post-UK-ekskursoj iom famiĝis, kun rezulto ke novaj klientoj venis al EVS el Azio kaj Eŭropo.

La hodiaŭaj ekskursoj estas vere internaciaj, kun partoprenantoj el 8 landoj en la grupo. Ĉi-tiu internacieco donas al la individuaj partoprenantoj sperton, kiu nenie alie povus okazi.

Mi donos ekzempleron. En 1999 post la UK en Berlino, EVS okazigis ekskurson tra Rumanio. Kiel ĉiĉerono rolis lonel Onet, denaska Rumanio nun Usona civitano kaj la vicdirektoro de la Centra Oficejo de la nacia Esperantista organizo ELNA. Dum la ekskurso la grupo vizitis la familian hejmon de lonel Onet apud Cluj. Tiu vizito al vilaĝa hejmo kun la nekredeble bonkora gastigado de la familio de Ionel, estis ne nur interesa kaj eduka, sed eĉ pli korvarmiga okazo. Apud la hejmo estis porkejo kun du kontentaj, grasaj porkinoj. Unu el la grupanoj estis Israelano, kiu neniam en la vivo estis vidinta porkon. Li estis fascinita, kaj ŝajne ankaŭ la porkinoj pri li.

EVS laboras kun M0NDA TURISM0, la internacia turisma organizo Esperantista kun ĉefsidejo en Bydgoszcz, Pollando. EVS interkonsiliĝas ofte kun aliaj vojaĝoficejoj ekster Usono pri Esperanta vojaĝado. EVS jam aranĝis kelkajn vizitojn al Usono (inkluziva Havajon) por Polaj grupoj.

Krom la internaciaj aranĝoj, multaj esperantistoj uzas la servojn de EVS, kiu estas plenkapabla kaj plenrajta vojaĝagentejo. EVS nun havas klientojn en 12 landoj. Krom negocoj kun enlandaj kompanioj, kiuj devas esti faritaj nacilingve, plejparte ĉio alia estas traktata per la inteimacia lingvo Esperanto, pruvo de ties efikeco kaj
facileco.

EVS bedaŭrinde ne havas sufiĉan stabon por aranĝi unuopajn vojaĝojn en Usono por ekŝterlandaj esperantistoj. Tiaj individuaj
vojaĝantoj devus sufiĉe bone kompreni la Anglan lingvon por turismi ĉi-tie, kaj esti pretaj pagi la kutimajn (altajn) prezojn hotelajn kaj manĝajn, se ili ne kapablas uzi Pasportan Servon aŭ mem aliajn aranĝojn kun Esperantistoj.

BEMI

BEMI estas la BICIKLISTA ESPERANTISTA
MOVADO INTERNACIA: grupo de esperantistoj,
kiuj biciklas iomete pli ofte kaj serioze ol la
averaĝa internaciul(in)o. BEMI povas aranĝi
almenaŭ unu internacian biciklo-karavanon ĉiujare, sed ankaŭ servas kiel kontaktilo por tiuj biciklistaj esperantistoj, kiuj preferas sole vojaĝi.

La BEMI-anoj kunsidas, se eblas, dufoje jare:
somere dum la IJK (Internacia Junŭlara Kongreso) kaj vintre dum la IS (Intemacia Seminario de la Germana Esperanto Junularo). Dum tiuj kunsidoj estas planataj la sekva(j) karavano(j).

Por membriĝi en BEMI anonciĝu ĉe Ivo Miesen, sekretario. BEMI ne kolektas membrokotizojn sed volonte akceptas donacojn aŭ de mono (ekzemple al sia UEA-konto “bemi-n”), aŭ subtenon aliforman. Se vi pagos al UEA-konto vi plej bone pagu al peranto de UEA en via lando. Aliaj metodoj estas priskribitaj sur paĝo 37-38 de la Jarlibro-1999.

BEMI-revuo estas organo de la Biciklista Esperantista Movado Internacia. Ni petas vin anonci vian retadreson, por ke ni povas sendi la revuon al vi retpoŝte.

ADRESOJ:
sekretario: Ivo Miesen, Bloemenweg 102,
NL-6221 TX Maastricht, Nederlando.
retpoŝto: ivo@esperanto.nu aŭ ivo@dds.nl
redaktoro: Yvoime van den Hork,
Marijkeweg 28-C-l PG Vageningen, Nederlando.
retpoŝto: vvonne@postl .com aŭ
vandenhork@esperanto.nu

GRAMATIKO kaj TRAFIKO

Per tiu ĉi artikolo ni finas nian ĉi-ĵaran serion GRAMATIKO kaj TRAFIKO, kiu estis ligita kun nia ĉefa temo ESPERANTO kaj TURISMO. La lasta el la veturil-tipoj estas aeraj veturiloj.

aero — spirebla nesimpla gaso, kiu ĉirkaŭas la teron, konsistas precipe el nitrogeno kaj oksigeno

aerodromo — difinita kaj limita areo, kun la koncernaj instalaĵoj, destinita ebligi la alvenon kaj foriron kaj servadon de aviadiloj (flughaveno)

aeronaŭto — tiu, kiu veturas en aerostato

aeronaŭtiko — arto kaj scienco pri aerveturado

aeroplano — aviadilo, kiu funkcias per motoro kaj kies aloj estas fiksaj dum la flugado

aerostato — aparato, ĝenerale sfer- aŭ cigarforma, entenanta gason pli malpezan ol la aero, kaj servanta por sin levi kaj veturi en la aero (balono, aerŝipo)

atmosfero — gasa maso, ĉirkaŭanta astro, (la tera atmosfero, la venusa atmosfero; la luno ne havas atmosferon)

alo — ĉiu el la flankaj portaj surfacoj de aviadilo

avio — aviadilo

aviado — arto kaj tekniko aerveturadi per aparatoj pli pezaj ol la aero

aviadilo — ĉiaspeca aeroportata veturilo

balono — aerostato; direktebla balono = zepelino

flugi — sin movi en la aero per tiucelaj membroj, kiajn havas la birdoj kaj multaj insektoj

glisilo — senmotora aviadilo, kies flugado dependas de la aerfortoj kaj aerfluoj

helico — alohava ŝraŭbforma aparato, kiu rotaciante produktas puŝon aŭ tiron en aero aŭ akvo kaj servas por movi aviadilon aŭ ŝipon.

helikoptero — flugaparato, kiu ŝvebas kaj movas sin en la aero pere de rotoro

rotoro — granda helico kun 2,3 aŭ 4 padeloj kaj
vertikala akso

AFORISMOJ

Esperantigis Lazaro Azwy Ravelo [HAVANO, Kubo]

“Post ĉio, morgaŭ estos alia tago.” (Scarlet O’Hara)

***

“Amikeco estas bona vino de vivo.” (E. Young)

***

“La dubo estas unu nomo de inteligenteco.” (Borges)

***

“Amikeco estas la Amo, sed sen flugiloj de ĝi.” (Lord Byron)

***

“Riĉeco aperas kaj foriras kiei nebuio.” (Basuto)

Esperantigis Oleg Nekludov [BUZULUK, Rusio]

“Ĉe la ajna problemo ĉiam ekzistas facila solvo – klara, akceptebla kaj nevera.” (Menken)

***

“Al ĉiuj sukcesaj homoj tre bonŝanĉas la sorto.
Demandu pri tio ĉe iŭ ajn misŝanculo.” (M. Levin)

***

“La libroj malkovras al ni pordon en la vastan
mondon. Se vi povas nenion krome, legu
almenaŭ ĉion, kion vi povas.” (D. Hamilton)

***

“Tie, kie temas pri principoj, forgesu pri saĝo.” (D. Uebb)

***

“Unu el la plej gravaj venkoj, kiujn vi povas havi super via rivalo — superiĝi lin en ĝentileco.” (D. Billings)

***

“Post la talento kaŝiĝas la plej simplaj vortoj:
disciplino, amo, bonŝanco, sed antaŭ ĉio granda toleremo.” (D.Bolduin)

***

“Dum unu horo de ludo oni povas ekscii pri
homo pli multe, ol dum !a tuta jaro de interparolo.” (Platono)

***

“Patro estas homo, kiu esperas, ke liaj infanoj
iĝos tiaj, kia li volis esti mem.” (K. Kouts)

***

“La vero estas eterna, la konoj estas ŝanĝemaj. Kiam oni miksas ilin, tio povas finiĝi ketastrofe.” (M.L ‘Engl)

***

“Humuro estas grava afero, ĝi nin foje simple savas. Ekde kiam ni komencas rilati al io humure. la tuta nia nervostreĉo kaj ofendo ien forflugas, kaj anstataŭ ili venas bona humoro.” (Mark Twine)

***

“La ĉefa estas vojo, sed ne ĝia fino. Vojaĝante
tro rapide, oni preterlasas ĉion, por kio oni
decidis vojaĝi.” (L.L ‘Amur)

MALJUNA FROTO KAJ JUNA FROSTETO

litova fabelo

esperantigis Aleksas Masjukas [Murmansko Rusio]

Vivis iam maljuna Frosto kaj li havis filon, junan
Frosteton. Kaj li estis tia fanfaronulo, ke eĉ se oni tre dezirus, ne eblas prirakonti. Aŭskultinte lin vi imagus, ke pli saĝa aŭ pli forta ol li en la
mondo malestas. Jen unŭfoje ĉi fileto, juna Frosteto, ekpensis:

— Maljuna iĝis mia patro kaj sian aferon malbone faras. Mi estas juna kaj forta kaj mi kapablas multe pli bone frostigi la homojn. Neniu
forkuros de mi, neniu min venikos: ĉiujn mi superos.

Kaj ekvagis la juna Frosteto, ekserĉis kiun li povus frostigi. Jen li notis sinjoron en kaleŝo kun sata ĉevalo veturi. La sinjoro mem estas dika kaj surhavas la varman felan palton. Kaj la kruroj estas en tapiŝon envolvitaj. Pririgardis li la sinjoron kaj ekdiris:

— Vi vestis vin, sed de mi vi vin ne savos. Maljunulo mia eble ne kapablis vin frostigi, sed mi – vi nur tenu vin! Nekpelto, nek tapiŝo helpos!

Alkuris Frosteto al la sinjoro kaj komencis lin turmenti: jen sub la tapiŝon, jen en la manikojn trapenetras, jen post la kolumon eniĝas, jen la nazon pinĉas.

La sinjoro ordonis al sia servanto la ĉevaiojn peli.

— Alie mi frostiĝos,- krias li. La Frosteto ankoraŭ pli forte lin turmentis, la nazon ankoraŭ pli
dolore pinĉas, la fingrojn de liaj manoj kaj piedoj glaciiĝas, spiri ne donas. Provas la sinjoro tiel, provas aliel, surloke tiel kaj ĉiel turniĝas, en la palton pli kompakte envolviĝas.

— Pelu pli rapide,- krias. Fin-fine li finis krii, ĉar la voĉon perdis.

Atingis la sinjoro sian bienon kaj lin apenaŭ vivan oni el la kaleŝo elportis.

Alflugis Frosteto al la patro, maljuna Frosto, kaj ekfanfaronis:

— Jen kia mi estas! Jen kia mi estas! Vi, patro, min ne superpasos. Vidu kian sinjoron mi
frostigis! Vidu sub kian varman palton mi penetris! Vi neniamaniere sub tian palton penetros kaj tian sinjoron frostigos.

Ekridetis la maljunulo kaj diras:

— Fanfaronulo vi estas. Ne rapidu pri via forto kaj braveco fanfaroni. Vi vere frostigis la dikan
sinjoron, al li sub la varman pelton penetris. Ĉu tio tamen granda ago estas? Jen vidu – veturas
malgrasa kamparano en truhava peltaĉo sur malgrasa ĉevalaĉo.

— Jes, mi vidas.

— Li veturas en arbaron por hejtlignaĵon haki. Vi provu lin frostigi! Se vi tion faros, mi kredos ke vi efektive forta estas.

— Jen nevideblaĵo! Okulfrape frostigos mi lin.

Kaj ekkuris Frosteto fluge por lin atingi. Li atingis, atakis kaj ekturmentis: jen de unu flanko, jen de la alia. Kaj la kamparano veturas plu kaj veturas. Komencis Frosteto lin je piedoj kaptadi. La kamparano saltis de sur la glitveturilo kaj ekkuris apud sia ĉevalaĉo.

—Nu, vi atendu! Mi vin frostigos en la arbaro.

Alveturis la kamparano en la arbaron, prenis la hakilon kaj ekhakis la abiojn kaj betulojn, ke eĉ ĉiuflanken splitoj deflugis. Sed Frosteto ne lasas lin en trankvilo: je la manoj kaj piedoj kaptas, post la kolumon penetras… Kaj ju pli aktive Frosteto penas, des pli forte la kamparano per la hakilo svingas, des pli forte la brullignaĵon hakas. Kaj tiom varmiĝis, ke eĉ la gantojn demetis.

Longe atakis Frosteto la kamparanon kaj finfine laciĝis.

— Bone, – pensas li, – mi vin tamen venkos. Mi vin frostigos dum vi hejmen veturos. Jen li
notis gantojn sur la glitveturilo kaj eniĝis tien, sidas kaj ridetas:

—Ni rigardu, kiel la kamparano la gantojn surmetos: ili ja tiom rigidiĝis, ke eĉ la fingrojn enŝovi ne eblas.

Sidas Frosteto en la gamboj de la
kamparano kaj la kamparano plu hakas kaj hakas. Kaj laboris ĝis (kiam) la glitveturilo ne iĝis plena.

— Nun, – diris li, – tempas reveni hejmen.

Prenis la kamparano siajn gantojn kaj
intencis surmeti ilin, sed ili okazis kvazaŭ feraj.

— Nu, kion vi faros? – ridetis ene juna
Frosteto.

Ekvidis la kamparano, ke la gantojn surmeti ne eblas, prenis la hakilon kaj ekbatis ilin per ĝi.

La kamparano per la hakila dorso la gantojn
“tuk” kaj “tuk” kaj frosteto en ili: “oh!” kaj “oh!” Kaj tiom forte la kamparano Frosteton batis, ke li
apenaŭ viva el ili forkuris.

Veturas la kamparano, hejmen la laignaĵon
veturigas, sian ĉevalon prikrias kaj Frosteto al sia
patro fuŝpaŝas, veas.

Ekvidis la maljuna Frosto kaj priridetas:
— Kial do, fileto, vi apenaŭ iras?
— Laciĝis mi la kamparanon frostigante.
— Kial do vi tiom plene veas?
— Tre dolore batis min la kamparano.
— Tio estas bona leciono por vi: la sinjorojn-nenifarulojn vi facile superos, sed la
kamparanon neniu kaj neniam venkos. Enkapigu
tion!

Filozofie

La Kata Aĝo

Ader Lara

Esperantigis Oleg Nekludov [BUZULUK, Orenburgskaja obl., Rusio]

Mi subite komprenis, ke maigrandaj infanoj similas al huhdoj — fidelaj kaj amantaj, sed la adoleskantoj ‘estas katoj. Esti mastro de la hundo estas tre simple. Vi ĝin nutras, dresas, komandas. Ĝi metas sian kapon sur viajn genuojn kaj okulumas vin kvazaŭ pentraĵon de Rembranto. Kiam vi vokas ĝin, ĝi entuziasme enkuras en la domon.

Poste, ĉe la dek tri jaroj, vin adoranta hundido
transformiĝas je granda maljuna kato. Kiam vi ordonas al ĝi eniri hejmen, ĝi rigardas vin mirigite, kvazaŭ meditante, ĉu iu
mortis aŭ faris vin imperiestro?

Anstataŭ sekvi vin paŝo post paŝo ĝi malaperas. Kaj vi ne vidas ĝin, ĝis kiam ĝi ne ekmalsatos – tiam ĝi malrapidigas sian fulman kuron tra la kuirejo ĝuste tiomgrade, por grimaci la malestiman muzelon al ĉio, kion vi al ĝi proponas.

Kiam vi etendas la manon portuŝi ĝian kapon —
kutima karesa gesto — ĝi elturniĝas kaj rigardas per nevidanta rigardo, kvazaŭ provas ekmemori, kie ĝi vin vidis antaŭe.

FILOZOFIO de AMO

Vladimir Miĥajlov

Esperantigis Jurij Perevalov [LESNOJ, Sverdlovskaja obl., Rusio]

La virino foriris, sed restis ĉi-tie, kaj antaŭ miaj fermitaj okuloj ankoraŭ staris ŝia formo en la kvadrato de la disigitaj kurtenoj, kaj per la
korpo ankoraŭ sentiĝis ŝia varmo, kaj per flarado – la aromo, fajna aromo de printempa krepusko, kaj per oreloj – die facila spirado kaj vortoj tiaj, kiaj ekzistas ne por vortaroj, sed, kvazaŭ fulmoj, naskiĝas kaj estingiĝas brilante unufoje kaj blindige, vortoj, ne parolantaj pri meditaĵoj — meditaĵo estas respegulo de la vivo — sed ekzistantaj en la vivo mem, naturaj, kiel
karesa susuro de arbaroj kaj kvieta flustro de akvo, kaj en okuloj ankoraŭ vidiĝas la mistera brilo en ŝiaj okuloj, brulantaj per respegulita lumo de la antikvaj fajroj, apud kiuj sidis triopo – Li, Ŝi kaj Amo…

William Thorne “Ludu violonon”

Mi vekiĝis dum la nokto kun subita impulso por edifi sin kulture, por fari ion lertan, per kio mi povus iri al la drinkejo kaj gajni la admiron de miaj kvin stultaj geamikoj.

Sed, kion fari? Unu vesperon mi rigardis televidon kaj vidis tie junulon, ludantan violonon; ne estis tre bona meiodio, nur multaj
laŭtaj knaroj, sed li aspektis tre eleganta, kaj eĉ Odorulo diris: “Oni devas admiri lin”. Ni rigardis lin dum pli ol du minutoj, do povis vidi ekzakte kion li faris, do mi decidis, mi mem provos ludi violonon, mi ne bezonis lecionojn. La afero al mi aspektis tre facila, kaj oni povus aserti ke la ludado estis plena de internaj dinamikaj emocioj, ktp., kaj grimacu taŭge!

Feliĉe, mi trovis ĉe mi en la mansardo malnovan
violonon, eĉ kune kun lemolibro kaj paĝojn de muziko, sed mi tute ne bezonas tian rubaĵon. La libro diris, ke la kordoj devas agordiĝi laŭ la notoj G, D, A, E, sed mia antikva ludilo havis nur tri kordojn, kaj mi ne povis kompreni kial mi devus prizorgi tion, ĉar ne estis mi, kiu rompigis ĝin.

Mankis al ĝi ilo por konekti ĝin al la elektro, aŭ por enmeti bateriojn. La stulta libreto diris: “Frapu la kordojn per arĉo”. Mi faris tion forte, kaj alia kordo rompiĝis. Tiam mi vidis, ke vortaro konsilas: “karesu”. Estas bona, ke mi estas lerta. Kaj tre modesta. La haroj de la arĉo estis tre lozaj, do kiam mi “karesis” la kordojn, la ligna parto de la arĉo frotis malagrable sur la kordojn. Mi legis, ke la haroj estas de ĉevalo. Kia rubaĵo! Kiam oni karesas la nazon de ĉevalo, oni povas vidi, ke la ĉevalaj haroj estas samlongaj kiel tiuj de hundoj. Eĉ mi havas pli longajn harojn ol ĉevalo.

Pro la problemo kun la arĉo, eble mi ne uzu ĝin, nur pinĉu la kordojn kiel ĉe la havaja gitaro.

Nun teknikaj aferoj, kiujn mi simpligos por vi.

Ĉar la muziko de violono estas melodio, unu noto post la alia, unu fingro sur la kordoj certe sufiĉos, ne gravas kiu ajn fingro. La libro ĉagrenigis min, dirante, ke oni devas meti la maldekstran manon en tia maniero ktp., sed mi preferas uzi la dekstran manon sur la kordoj. Mi trovis ke la arĉo devas frapi la saman kordon, kiun oni fingras, alie ĝi ludas la saman noton senĉese.

Ĉar oni tenas la violonon rekte ŝub la mentono, oni emiĝas strabaj. Do, estus bona ideo fermi unu okulon. Danku al Dio, ĉar vi ne ludas fluton: la okuloj de flutistoj sendube fiksiĝas en la rekta angulo!

Je la komenco de la partituro troveblas la tonala signo, ekzemple de tri diesoj. Signifas, ke oni devos ludi ĉi tiujn notojn diese ĉiujn fojojn, kiam ili aperas. Ĉu malfacilas? Tute ne. Antaŭ ke vi ludos, agordu ĉiujn kvar kordojn diese, kaj vi neniam bezonos klopodi denove. Oni diras, ke la noto de E-bemolo estas bona noto, do mi ĉiam ludas ĝin pli laŭte.

Ankaŭ la taktosigno estas grava por ritmo, laŭ la libro. Laŭ mi, muziko bezonas ritmon, do faru bonan ritmon per la frapanta piedo forte kaj laŭte. Eble la tuta orkestro povus fari tion kune, por doni gajan sonon, kaj estos helpo por la muzikestro sekvi la aranĝon.

Moderna klasika muziko certe bezonas helpon. Ofte la verkisto tute ne povas krei belan melodion, ne temas certe pri la gamo, aŭ la ritmo, ne uzas takt-dividojn, do li ankaŭ estas senespera kiel mi. Ĉio devas esti facila por verki, ĉar oni ne povas erari. Kaj oni pagas bone por tio, speciale se estas nekomprenebla.

Ĉe la koncerto prezentado gravas. Ĉiuj kantistoj aŭ muzikistoj devas imponi aŭdantaron per etendanta porfina, laŭta, alta, longa noto, por signifi ke estas vere la fino de la afero. Simila je
hupego de fabriko je tagfino.

Mi supozas, ke la aŭdantaro ankaŭ gravas. Eĉ je la komenco de koncerto de klasika muziko, oni
ekplaŭdas laŭte ĝis kiam la nazo de la estro aperas en la kurteno, kaj ĉiuj devas sekvi. Nuntempe, ne sufiĉas nur plaŭdi; oni devas ekkrii “i-ha” por montri ke ni estas kulturuloj.

KONKURSO

Margarita Zujeva [MOSKVO, Rusio]

Nia konstanta aŭtoro Margarita Zujeva el Moskvo, Rusio, kontribuas por nia konkurso, anoncita en la 2-a numero de “K” de 1999. Ŝi verkis eĉ 3(!) rakontetojn, kies ĉiuj vortoĵ komenciĝas ĵe unu sama litero. Ni prezentas ilin por via juĝo. La rezultoj de la konkurso de la
ĵaro 1999 ni publikigos en la 1-a kajero de “K-2000”. Tamen nia konkurso ne finiĝas.

“S”

Sciavida superba spektaklo “samtempa sfinkso” surscenigis surscenigisto Stelo. Skandala spektaklo surprizis, spektaklo sukcesis. Stelo subrigardis: samtempa sfinkso sklavas?, samtempuloj sopiras, sed surscenisto surskribis super sceno: “Sen skeptikismo!” Sinjoro Stelo senkompate senmaskigis sennombrajn senrezonulojn. Sklava sfinkso simbolas sorton, sed sendependa subjekto sinjoro Stelo sendube simbolas serĉilon. Stelo solvis sorton – spektaklo
signalis.

“P”

Pupo Polino preskaŭ ploras. Polina plene perdis pacon. Priokupita pupo Polino ploras pro pasero “Pipro”. Parolema petolulo pasero pepis pri pizo, pomoj, piroj…Pensulo porko “Papilio” perdis paciencon pro parolemulo “Pipro”. Porko primokis paseron, “Pipro” paŭtis, pasero pene “peĉis” porkon. Porko “Papilio” pentis, pardonpetis.

“F”

Famaj fiŝistoj Fedoro kaj Felikso fiŝkaptadas. Fiŝkaptado faras feliĉegon. Fratoj fikŝas fiŝkadojn. Fedoro fulme forsaltis, Fedoro forglutis formikon. Fedoro, Felikso fumas – fiŝoj foriĝas. Fraŭlo Felikso februare festis festenon, Felikso frandis fiŝojn, Felikso fanfaronis, fantaziis. Feliĉa Felikso forgesis fari farendaĵojn. Fervore, feliĉe fiŝkaptadis, Fedoro. Fia fascininda flavruĝa fraŭlino Faino flirtis Fedoron. Fedoro fiaskis, farema Faino forĵetis faton, Faino false forlasis Fedoron. Faino flustris: “Fantaziulo”. Finalo: Fascininda Faino favoras flustron de Felikso! Fenomena Faino!

desegnis Jurij Perevalov [LESNOJ, Rusio]

ANEKDOTOJ

Artur Ĥismatullin [TROICK, Ĉelabinskaja obl., Rusio]

el la vivo de infanoj

Petro havas 4 jarojn. Li malbone manĝas kaj la patrino al li ofte diras:
— Se vi ne manĝos, vi ne kreskos.
— Ĉu vi manĝos, panjo?
— Jes.
— Ĉu vi elkreskos ĝis plafono?
— Ne, mi jam elkreskis.
— Kial vi tiam manĝas?

***
Patro telefonas al la najbaro:
— Ĉu vi faris la hejman taskon je
matematiko por via filo?
— Jes.
— Permesu kopii…

***
3-jara Petro intencas nutri katojn en la
korto kaj demandas, kion ili manĝas:
— Ĉu la katoj manĝas kolbason?
— Jes.
— Ĉu la panon ili manĝas?
— Jes.
— Ĉu la bombonojn ili manĝas?
— Ne.
— Ĉu ili havas diabeton?

 

Viktor Alikin [PERMO, Rusio]
— Bonvolu diri, ĉu en tiu ĉi lageto eblas kapti
fiŝojn?
— Ĝis nun neniu malpermesis.
— Ĉu ĉi-tie eblas kapti fiŝojn per reta flŝkaptilo?
— Bonvolu kapti.
— Se mi kaptos fiŝeton, tio ne estos kontraŭleĝa?
— Ne, tio estos miraklo!

***
Preteriranto ĉe la riverbordo vidas, ke la fiŝisto
kaptis tri fiŝojn. Du grandajn, kaj unu malgrandan. Du grandajn la fiŝisto ĵetis reen en la riveron kaj la malgrandan metis en la fiŝujon.
— Kial vi la grandajn fiŝojn forĵetis, sed la malgrandan fiŝeton lasis? — demandis la preteriranto.
— Tial, ke mi ne havas hejme grandan poton, –
respondis la fiŝisto.

Margarita Zujeva [MOSKVO, Rusio]

La edzino, ferianta ĉe la ripozejo, skribas al la edzo: “Kvankam mi pezas pli ol 100 kilogramjoj, mi sentas min ĉi tie bonege kaj eĉ ĉiun tagon rajdas sur ĉevalo. Li respondas:
“Kaj kiel sentas sin la ĉevalo?”

***
— Sinjoro kuracisto, kiam mi staras sur la kapo, la sango ekkuras en la kapon.
— Tio estas tute nature.
— Kaj kial do, kiam mi staras sur la piedoj, la sango en ilin ne ekkuras?
— Kredeble en la piedoj mankas vakuoj!

KORESPONDU!

PERANTOJ de KOMENCANTO

laŭ ĉi-subaj adresoj vi povas aboni nian gazeton

ARGENTINO
Argentina Esperanto-Ligo, Casilla de Correo 2910 – Correo Central, AR-1000 Buenos Aires.

AŬSTRALIO
Libroservo de AEA, P.O.Box 230 Matraville N.S.W.
2036.

BRAZILO
Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia DF) – BR – 70084-970

BRITIO
Esperanto-Asocio de Britio, 201 Felixstowe Road,
Ipsvich, IP3 9BJ

ĈEĤIO
Vladislav Hasala, A.Dvoráka 1, CZ-696 62 Stráznice

ESTONIO
Virve Ernits, Mahla 65 — 1, EE — 0012, Tallinn

FRANCIO
— Unuiĝo Franca por Esperanto, 4 bis, rue de la
Cerisaie, 75004, Paris.
— Raoul G.Melo, 34, av de Russie, F-03700, Bellerive s/Allier.

GERMANIO
Dr. Wolfgang Sehwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse, 9 D-55129 Mainz.

IRANO
— Irana Esperanto-Centro, P.O.Kesto 17765-184, TEHRAN

ITALIO
Itala Esperanto Federacio, Via Villoresi, 38, 20143,
Milano.

ITALIO, KROATIO, SLOVENIO
Viŝnja Brankoviĉ, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste

KUBO
Lazaro Azcuy Ravelo, str. 25 #5611 c/56460 Playa 11300, HAVANO

LITOVIO
Litova Esperanto-Asocio, LT-3000, Kaunas, ab.k. 167.

POLLANDO
Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa

SVEDIO
SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, S —24294 Hörby

SVISLANDO
Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH — 4224 Nenzlingen

UKRAINIO
Dmitrij Cibuleyskij, ab.skr. 9307, UA — 310003, Ĥarkiv

USONO
Esperanto Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito, California 94530, U.S.A.

KOMENCANTO

1999 numero 8/ refondita en 1997/8 numeroj jare

redaktas kaĵ eldonas: Viktor Kudrjavcev
konstanta kunlaboranto: Rafija Jafasova

adreso: 620041, Ekaterinburg, ab. ja. 132, Ruslando

elektronika poŝto: let@epost.uralpost.ru

aboritarifo por 2000:

intentacia tarifo: 13 eŭroj aŭ $14;

orienteŭropa kaĵ latinamerika tarifo: $11;

aŭ por ĉiuj — 15 IRK

konto ĉe UEA: vkud-a

ruslanda tarifo kaĵ la rubla zono: 77 рублей (за 8 номеров в год) простым почтовым переводом на имя Кудрявцева Виктора Васильевича: 620041, Екатеринбург, a. я. 132

redakto-fino de “K”– 1’2000 la de januaro

Elŝuti la numeron pdf

Legi sekvan numeron: 1/2000

 

Понравилась статья? Поделиться с друзьями:
Добавить комментарий

;-) :| :x :twisted: :smile: :shock: :sad: :roll: :razz: :oops: :o :mrgreen: :lol: :idea: :grin: :evil: :cry: :cool: :arrow: :???: :?: :!: